09-05-07

Per viaj oreloj vi vidas pli!

msn2007-1Aŭskultu kaj donu vivon

"Iujn momentojn en la vivo ĉiu homo bezonas eblecon paroli kun iu. Esti kapabla paroli pri tio, kio okupas sin foje estas vivobezona. Sed… ĉu troviĝas iu, kiu kapablas aŭskulti? Iu, kiu aŭskultas sen tuja kondamno, sen ordono pri tio, kion vi devas fari? Iu kiu konservas tion kion vi rakontas, kaj ne postkuras vin per tio?" (A. Vanesse)

Estas homoj, kiuj tiel bone kapablas aŭskulti, ke ili sen diri ian vorton, bonfartigas la alian. Aŭskulti estas "vivodona". Aŭskulti signifas tempon kaj atenton. Vera aŭskultado estas arto, sed ĉiu kapablas majstri ĝin. Kaj aŭskulti malfermas la pordon al multaj specoj de beleco.

"Se aŭskultas la animo... ĉio lingvon havas", diris la flandra poeto Guido Gezelle. Silentiĝi, baza kondiĉo por aŭskultado, estas minacata – same kiel la silento mem.

Kun la vortoj de P. Petersen : "En niaj brua kaj hasta socio, pelata de eksplodo de informoj kaj sub la diktatoro de amaskomunikiloj, vera interkomunikado aŭ parolado de vizaĝo al vizaĝo, en la silento de la aŭskultado, iĝos rara donaco."

Aŭskultado pli lernigu ol parolado. Vi konatiĝu unu kun la alia, kun la mondo de la alia, kun alia dimensio de la realo. Vera aŭskultado ŝajnas pasiva, sed estas aktiva okazaĵo. Vera aŭskultado estas peza laboro.

Ĝi okazas en silento sed estas aktiva. Aŭskultado signifas malfermiĝi al la alia kaj lia/ŝia rakonto. Via mondo pli grandiĝas per tiu de la alia. Aŭskultado povas eviti konfliktojn. Kaj tio same validas por kverelo inter najbaroj kaj por interreligiaj disputoj aŭ militoj. Aŭskultado estas komenco de ĉiu paca solvo, ĉar aŭskultante vi lernas kompreni la historion de la alia. Kaj ĉiu havas interrilatojn. Konstrui kvalitplenajn rilatojn supozigas lernadon de aŭskultado. Aŭ ĉu estas lernado de silento?

10:29 Gepost door Sistemprizorganto in Algemeen | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |

Commentaren

levilkartoj ? Karaj amikoj,
Mi admiras vian celon kaj mia demando aperos al vi vere neutila cxar gxi estas nur gramatika. Kial vi skribas "LEVILKARTOJ" kaj ne "LEVIKARTOJ" sen "L" ? ....Mi jxus demandas kaj pensas ke mi trovis. Cxar la kartoj servas kiel leviloj. Bonan vesperon kaj kore.
Joseph vdV

Gepost door: van der Vleugel | 11-12-07

De commentaren zijn gesloten.