04-05-05

La senco de la vivo.



Dum jarmiloj jam, grandaj filozofoj kaj sciencistoj provadis malkovri la sencon de la vivo. Tamen, la senco de la vivo ne estas io abstrakta kiun oni malkovru, sed estas io pri kio ni mem devas zorgi!

Kiam ni helpas alian homon, aŭ bone prizorgas beston, nia vivo havas sencon! Kiam ni dediĉas nin al bona afero, nia vivo havas sencon. Kiam ni engaĝiĝas por bona mondo, aŭ volontulas ie, ni donas sencon al nia vivo. Kaj kiam ni estos tre maljunaj, ni povas retrospekti kaj konkludi ke nia vivo havis sencon!

Ni havas je nia dispono 60, 70, 80 aŭ eble 90 aŭ 100 jarojn. Ni provu doni al ĝi kiel eble plej multe da enhavo kaj senco, por ke ni neniam bedaŭru kaj povu pace kaj kontente iri al la 'alimondo'.

16:49 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

Interparolo kun la koro:

Koro mia, mi volus vin demandi:

Diru, kio estas amo.

Du animoj kaj unu ideo, du koroj kaj unu pulso.

Diru: De kie venas la amo?

Ĝi venas kaj estas ĉi tie.

Kaj diru: Kiel la amo foriras?

Se ĝi foriris, do tio ne estis amo.

Kaj kio estas pura amo?

Estas tia, kiu forgesas je si.

Kaj kiam estas la amo plej profunda?

Kiam estas la plej silenta.

Diru, kiam estas la amo la plej riĉa?

La plej riĉa ĝi estas, kiam ĝi scipovas donadi.

Kaj kiel ĝi parolas?

La amo ne parolas, ĝi amas.

16:36 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |