15-03-05

Rigardu la spegulon... kaj trovu la 7 erarojn.

Rigardu la spegulon... kaj trovu la 7 erarojn.

Erari estas homa afero, ni ĉiuj scias, sed multaj homoj tro rapide vidas alies erarojn kaj ne konscias pri la propra neperfekteco.

Pli bone estas fari ion riskante erari ol fari entute nenion, kiel ilustras ankaŭ la zamenhofa proverbo: "Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras."

Simple estas fakto ke ni povas lerni el niaj eraroj nur post kiam ili okazis, bedaŭrinde ne antaŭe. Do en ĉio tamen estas io bona: eĉ el malsukceso ni povas lerni.


Tiu ĉi slogano invitas ĉiujn pripensi pri siaj propraj mankoj, anstataŭ pri tiuj de aliaj.

La spegulo ja ne referas al la ekstera aspekto de homoj. Ve, tiom da homoj volas aspekti kiel supermodelo. Sed kia estus la mondo se ĉiuj aspektus same? Ni rapide enuus.

Korajn salutojn,

Movado sen Nomo.

12:21 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (3) |  Facebook |

Commentaren

Interparolo kun la koro



Interparolo kun la koro:

Koro mia, mi volus vin demandi: Diru, kio estas amo.

Du animoj kaj unu ideo, du koroj kaj unu pulso.

Diru: De kie venas la amo?

Ĝi venas kaj estas ĉi tie.

Kaj diru: Kiel la amo foriras?

Se ĝi foriris, do tio ne estis amo.

Kaj kio estas pura amo?

Estas tia, kiu forgesas je si.

Kaj kiam estas la amo plej profunda?

Kiam estas la plej silenta.

Diru, kiam estas la amo la plej riĉa?

La plej riĉa ĝi estas, kiam ĝi scipovas donadi.

Kaj kiel ĝi parolas?

La amo ne parolas, ĝi amas.


Gepost door: Jarmila Rýznarová | 23-03-05

koran dankon! kara jarmila,

estas tre bela teksto, mi kore dankas pro via kontribuo!

eble mi aperigu ghin kiel nova ero en la chefpaghon?

amike,

Lodchjo

Gepost door: Sistemprizorganto (Lodchjo) | 27-03-05

Fidela kiel hundo Cxe ni estas popularaj proverboj: "Fidela kiel Hundo" au "Hundo estas la plej bona amiko".
Mi hontas vivi en tia medio kie okazs tiel teruraj aferoj. Nenia besto faras tion, nek al siaj, nek al aliaj estajxoj. Kiel nomi tiun estajxon, kiu povas fortrancxi cxiujn piedojn al hundeto kaj lasi gxin suferi? Min provokis skribi al vi pro hazarde vidita bildo en TV-programo antau du tagoj. Oni imagas ke iu jxetis gravedan hundinon en profundan kavon kie oni jxetadis diversajn forjxetajxojn. Tagon post tago oni audis gxemon el tiu kavo kaj oni sukcesis elpreni virhundeton kun nenatura kaj nekonvena kondutado. Mi estas jam 77-jarulo, kaj mi gxojus se mi gxis la fino de mia vivo ne plu devus audi similajn novajxojn.

Gepost door: Aleksije Heric | 03-06-05

De commentaren zijn gesloten.