20-08-04

Parablo: La kvar kandeloj

Kvar kandeloj brulis malrapide. Ilia etoso estis tiel milda ke oni povis audi ilin...

La unua kandelo diris, "Mi estas Paco, sed lastatempe, neniu volas gardi min."
La flamo de Paco malrapide farighis malgranda kaj estingighis komplete.

La dua kandelo diris, "Mi estas Kredo, sed lastatempe, oni ne plu bezonas min."
Tiam la flamo de Kredo malrapide farighis malgranda kaj estingighis komplete.

Triste, la tria kandelo parolis, "Mi estas Amo kaj mi ne plu havas forton por bruli pli.
Homoj metis min flanken kaj ne komprenas mian gravecon. Ili ech forgesas ami tiujn kiuj estas proksimaj al ili."
Kaj sen atendi plu, la flamo de Amo estingighis komplete.

Subite ... infano eniris la chambron kaj vidis ke la tri kandelojn ne plu brulas.
La infano ekploras, "Kial vi ne brulas? Vi devus bruli ghis la fino."

Tiam la kvara kandelo parolis ghentile al la eta infano; "Ne timu, mi estas Espero, kaj dum mi daure brulas, ni povas relumigi la aliajn kandelojn."
Kun brilantaj okuloj, la infano prenis la kandelon de Espero kaj lumigis la tri aliajn kandelojn.

Neniam lasu la flamon de Espero en via vivo estingighi. Per Espero, kiom ajn malbone shajnas esti aferoj, Paco, Kredo kaj Amo povas brili en niaj vivoj.

09:21 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

De commentaren zijn gesloten.