09-05-07

Per viaj oreloj vi vidas pli!

msn2007-1Aŭskultu kaj donu vivon

"Iujn momentojn en la vivo ĉiu homo bezonas eblecon paroli kun iu. Esti kapabla paroli pri tio, kio okupas sin foje estas vivobezona. Sed… ĉu troviĝas iu, kiu kapablas aŭskulti? Iu, kiu aŭskultas sen tuja kondamno, sen ordono pri tio, kion vi devas fari? Iu kiu konservas tion kion vi rakontas, kaj ne postkuras vin per tio?" (A. Vanesse)

Estas homoj, kiuj tiel bone kapablas aŭskulti, ke ili sen diri ian vorton, bonfartigas la alian. Aŭskulti estas "vivodona". Aŭskulti signifas tempon kaj atenton. Vera aŭskultado estas arto, sed ĉiu kapablas majstri ĝin. Kaj aŭskulti malfermas la pordon al multaj specoj de beleco.

"Se aŭskultas la animo... ĉio lingvon havas", diris la flandra poeto Guido Gezelle. Silentiĝi, baza kondiĉo por aŭskultado, estas minacata – same kiel la silento mem.

Kun la vortoj de P. Petersen : "En niaj brua kaj hasta socio, pelata de eksplodo de informoj kaj sub la diktatoro de amaskomunikiloj, vera interkomunikado aŭ parolado de vizaĝo al vizaĝo, en la silento de la aŭskultado, iĝos rara donaco."

Aŭskultado pli lernigu ol parolado. Vi konatiĝu unu kun la alia, kun la mondo de la alia, kun alia dimensio de la realo. Vera aŭskultado ŝajnas pasiva, sed estas aktiva okazaĵo. Vera aŭskultado estas peza laboro.

Ĝi okazas en silento sed estas aktiva. Aŭskultado signifas malfermiĝi al la alia kaj lia/ŝia rakonto. Via mondo pli grandiĝas per tiu de la alia. Aŭskultado povas eviti konfliktojn. Kaj tio same validas por kverelo inter najbaroj kaj por interreligiaj disputoj aŭ militoj. Aŭskultado estas komenco de ĉiu paca solvo, ĉar aŭskultante vi lernas kompreni la historion de la alia. Kaj ĉiu havas interrilatojn. Konstrui kvalitplenajn rilatojn supozigas lernadon de aŭskultado. Aŭ ĉu estas lernado de silento?

10:29 Gepost door Sistemprizorganto in Algemeen | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |

13-12-06

Neniam perdu kuraĝon!

Neniam perdu kuraghon!


Se vi ne povas flugi, kuru
Se vi ne povas kuri, iru
Se vi ne povas iri, rampu
     Sed neniam haltu
     Neniam malsupren, ĉiam supren

Se vi ne povas ridi, ridetu
Se vi ne povas rideti, estu gaja
Se vi ne povas esti gaja, estu kontenta
      Sed neniam perdu kuraĝon
      Ĉiam daŭrigu antaŭen.


      Eugène Mattelaer.

16:42 Gepost door Sistemprizorganto in Algemeen | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

22-08-06

Bonvenas komplimento...

Bonvenas komplimento...en ĉiu ajn momento

Komplimentoj estas kiel vitaminoj: jam en eta kvanto ili povas fari grandan bonon. Komplimentoj estas vitaminoj de la koro kaj por la koro.

Komplimento estas kiel lubrikilo, kiu helpas la fluan kunlaboron de la diversaj dent-radoj kiuj ni estas en la motoro de la socio.

Komplimentoj povas esti tre simplaj: "Bone! Perfekte!... aŭ ili povas esti pli ellaboritaj: Vi aspektas bonstate! Viaj haroj estas belaj. Viaj okuloj brilas. Dankon pro via helpo! Mi neniam povintus fari tion sen via helpo. Vi bone parolas la ... lingvon! Kiel vi lernis? ..."

La eblecoj komplimenti abundas, eble la okazoj ankaŭ, sed en nia hastema vivo ni devas pensi pri tiom da aferoj samtempe ke simpla komplimento tro ofte eskapas niajn pensojn. Aliflanke ni ankaŭ kutimas supozi: "Li/ŝi ja scias ke mi aprezas lin/ŝin..." sen eldiri la komplimenton mem. Sed, eĉ se ni scias, estas tre agrable aŭdi, ĉu ne? Komplimento estas eta mesaĝo por diri, sed grandioza por aŭdi.

11:09 Gepost door Sistemprizorganto in Algemeen | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

18-04-06

Pensu pri la naturo

... por via propra futuro!

Homa estaĵo formas parton de la tutaĵo kiun oni nomas "Universo", parton limigita en tempo kaj spaco.

Homo spertas sin mem, siajn pensojn kaj spertojn kiel io apartigita de la cetero, ia optika trompo de sia propra konscio.

Tiu ĉi iluzio estas por ni karcero, limigante nin al niaj propraj deziroj kaj sopiroj kaj al afekcio por kelkaj homoj, kiuj estas proksimaj al ni.

Devas esti nia tasko liberiĝi el tiu ĉi karcero, pligrandigante nian kampon de indulgo por ĉirkaŭ(brakumi la homaron kaj la tutan naturon en sia beleco.

(Albert Einstein)

14:28 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |

12-12-05

NOVA TTT-ejo!!


Karaj geamikoj,

Vizitu http://www.movado-sen-nomo.org kaj admiru nian novan TTT-ejon!
Ĉiuj viaj rimarkoj estas bonvenaj je nia nova retadreso "kontakto(ĉe)movado-sen-nomo.org".

Kore,

La teamo de Movado-sen-Nomo.

16:15 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |

05-12-05

Ni, lernante ĉiam VENKI

... ne scipovas do malvenki.

En plej multaj ludoj, kaj ĉefe en bataloj, sportoj kaj konkursoj, unu partio aŭ unu persono estas la glora venkanto, ĉiuj aliaj malvenkantoj. Do, unu estas feliĉa, la aliaj malfeliĉaj, tristaj, sed ofte ankaŭ deprimitaj, enviaj, ĵaluzaj, venĝemaj, ĉar oni ne lernis digesti malvenkon. Anstataŭ ol akcepti la malvenkon, oni malfacile sukcesas paciĝi, ĉefe pro premo de la ĉirkaŭaĵo, aŭ pro timo alfronti la publikon ĉar oni ne respondis al la atendoj. Estas socia problemo malfacile solvebla.

Jam ekde infanaĝo la sukceso-strebo estas altrudata al la infanoj: oni lernu bone en lernejo, oni estu lerta, saĝa, kapabla, rapida, ktp. En iuj landoj la premo pri studado kaj kariero estas tiel granda ke sinmortigoj sekvas. Ĉu tio vere necesas? En la lastaj 5-7 jaroj la konsumado de kontraŭdeprimiloj duobliĝis!

Kaj eĉ tiu unu glora sportisto - kiu preskaŭ spitis la morton por sia venko - iam estos superata de alia, nova talento. Ĉiam estos iu kiu saltos pli alte, kiu estas pli rapida, ... Tia gloro estas bela, sed efemera.

Pli gravas ke oni diru pri iu 'Li bone kapablas desegni.' anstataŭ: 'Li ne bone lernas en lernejo, li ne scipovas skribi senerare, kaj li ne kapablas sporti, kaj, kaj, ...' Unu laŭdo estas pli grava ol mil mallaŭdoj. Ankaŭ desegnistoj estas bezonataj. Ne ĉiuj povas esti tiel kiel la pli aĝa frat(in)o aŭ la patr(in)o.

Bedaŭrinde, ne-konkuraj ludoj estas nur malmultaj. La socio estimas venkantojn, ŝatas sensacion, 'bezonas idolojn' kiuj bedaŭrinde devas servi kiel modeloj al infanoj. Ĉu eblus iel rompi la senfinan cirklon?

14:25 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

06-10-05

La vivo tro mallongas

LA VIVO TRO MALLONGAS POR LONGDAŬRE KOLERI !

Gajeco, ĉagreno, kolero. Emocioj, kiuj gravas kaj kiuj klare reflektas niajn animstatojn.
Kion vi faras per kolero ? Vi montras limon de akceptado.
Ĝojon kaj ĉagrenon ni ŝatas kundividi kaj ni volonte dediĉas nian tempon al tio.
Pro kolero ambaŭ?partioj/partneroj suferas. Ofte ni parolas nenuancite, kaj poste bedaŭras.
Post kolero, arda diskuto, dum kvieta momento, trankviliĝu kaj priparolu la indignon.
Tiam denove ekestas tempo por ĝojo en nia tro mallonga vivo.

(Slogano kaj teksto de Bond zonder Naam, Nederlando)

09:45 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

26-08-05

Dankon pro la subteno!

MOVADO SEN NOMO
25-JARA
(klaku la foton por vidi je normala grandeco)
Iom da historio...

Jam en 1938 iu pastro Henri De Greef fondis en Nederlando asocion kun la nomo “Bond zonder Naam” (Movado sen Nomo).

En 1957 Phil Bosmans, katolika pastro en Belgio, ricevis la taskon por okupiĝi pri fondo de “Bond zonder Naam” en Belgio. En unu jaro li havis 20.000 interesitoj.

Lia baza ideo estis ke en la moderna socio, oni havas tro multe da atento por strukturoj, por tekniko kaj teknologio kaj emas forgesi la simplajn homajn bezonojn. Tial li emfazis la “Kulturon de la Koro”. Li i.a. atentigis la publikon per la presado kaj dissendado de kartoj, kiuj havas simplan trafan mesaĝon. Li nomis ilin « levilkartoj » por levi la homan nivelon en la socio. Foje la slogano sur tia karto estis milda, humurplena, foje ĝi estis akra. La strukturo de la movado fariĝis tute volontule : membreco estas senpaga, nura anonco sufiĉas. Sed la aliĝintoj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro. Mirige estas ke – sen almozpeti – spontaneaj donacoj ĉiam sufiĉis por kovri la pres- administrad- kaj afrankokostojn. La movado rapide kreskis al 300.000 membroj.

Phil Bosmans rimarkis ke tiu bezono je Kulturo de la Koro estas universala. Lia agado komencis en Flandrio kaj do en la nederlanda lingvo. Sed Bosmans instigis kaj subtenis similajn iniciatojn en la franclingva parto de Belgio kaj eksterlande. Tiel fondiĝis 11 pliaj asocioj, kiuj estis aŭtonomaj.

Bosmans simpatiis kun Esperanto kaj komprenis ke ĝi havas eblecojn por plivastigi la horizonton por la mesaĝoj pri la Kulturo de la Koro.

En 1980, nova esperantisto, Jos Kerfs, ekkontaktis kun Bosmans. Kune kun du amikoj kaj kelkaj spertaj esperantistoj en Antwerpen, li fondis la 12an sekcion: “Movado sen Nomo” en la 30a de januaro. Bond zonder Naam finance subtenis la starigon. Eldoniĝis 6 levilkartoj en la jaro. La bazaj principoj restis samaj : senpaga membreco, sed la membroj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro kaj eventuale finance kontribuas laŭ siaj deziro kaj ebleco. La unua slogano, kiu ankaŭ respegulas la esencon de la movado, estis « Pli bona mondo komenciĝas en via propra Koro ». Evidente okazis diversaj ŝanĝoj en la estraro sed preskaŭ ĉiuj restis dum longa tempo en la gvidorgano. Multaj personoj kontribuis ekster la estraro. Ni ne mencias nomojn, ĉar la titolo de la movado ankau aludas la anonimecon en la aktivecoj. Bedaŭrinde, la fondinto forpasis.

Ekde la komenco, la agado estis en harmonio kun Bond zonder Naam, sed tute sendependa. La sloganoj por internacia publiko estu aliaj ol tiuj por belga. La komenca problemo estis malfido de esperantistoj: « senpaga aliĝo … kio kaŝiĝas malantaŭ tio ? » Iom post iom, sed malrapide, la membronombro kreskis. En 1988 Movado sen Nomo unuafoje aperis en la Universala Kongreso en Rotterdam. Ekde tiam ĝi aperis en multaj UK-j, kelkfoje per informa budo, preskaŭ ĉiujare per informa kunveno, en la lastaj jaroj ankaŭ en angulo de la stando de Monato kaj/aŭ en la stando de fakaj asocioj.

Grava paŝo estis la eldono de traduko de la plej furora libro de Phil Bosmans « Ŝanco por Feliĉo ». Esperanto estis la 20a lingvo en kiu ĝi eldoniĝis.

En 1992 Bosmans mem partoprenis la UK en Wien. Kvankam li ne konas Esperanton, li senprobleme komprenis la reagojn de la ĉeestintoj en informa kunveno kaj reagis pere de interpretisto.

Bond zonder Naam helpas la Esperanto-sekcion sed insistas pri memstareco, la membronombro kreskas sed ne la enspezoj. Tial la estrara decidas en 1997 eldoni nur 4 levilkartojn en la jaro.

En 2000, por festi la 20-jaran ekziston, MsN eldonis duan libron de Phil Bosmans, Donace al vi. En Antwerpen okazis tre etosplena festo kun la aktivuloj kaj en ĉeesto de Phil Bosmans.

La nombro da aliĝintoj kreskis al 1800 en 65 landoj. Ĉiujare alvenas multaj korespondaĵoj de personoj, kiuj esprimas sian admiron kaj aprezon por la senditaj Levilkartoj.

Sed ankaŭ evidentiĝis ke en la adreslisto, kunmetita en 20 jaroj, multaj adresoj iĝis nevalidaj : ni sendis kartojn al personoj kiuj forpasis, translokiĝis, jam ne plu uzis Esperanton, aŭ perdis interesiĝon por la Movado. Kaj la afrankokostoj daŭre altiĝis. Ekde 2003 ni komencis aktualigi nian adresaron: personoj, kiuj volas pluricevi la sloganojn havas tutan jaron por sciigi tion. Samtempe ni komencis dissendi sloganojn rete. Post tiu operacio restas proksimume 450 perpoŝtaj sendaĵoj kaj 200 retaj. Tio estas konsiderinda ŝrumpiĝo de la adresaro. Sed nun ni povas certi ke la kartoj atingas homojn, kiuj deziras ilin. Novaj aliĝoj ĉiam eblas. Novuloj alvenas precipe pere de jamaj membroj.

MsN ankaŭ havigas eblecon por rete kontribui aŭ diskuti : http://m-s-n.skynetblogs.be/. Ne forgesu uzi ĉi tiun eblecon.

Ni dankas al vi, kara leganto, pro via partopreno por kontribui al pli da Kulturo de la Koro kaj por diskonigi ĝin al la homoj, kiujn vi konas kaj amas!

Ni kune festu la 25-jaran ekziston per la pligrandigo de la rondo !

15:27 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |

04-05-05

La senco de la vivo.



Dum jarmiloj jam, grandaj filozofoj kaj sciencistoj provadis malkovri la sencon de la vivo. Tamen, la senco de la vivo ne estas io abstrakta kiun oni malkovru, sed estas io pri kio ni mem devas zorgi!

Kiam ni helpas alian homon, aŭ bone prizorgas beston, nia vivo havas sencon! Kiam ni dediĉas nin al bona afero, nia vivo havas sencon. Kiam ni engaĝiĝas por bona mondo, aŭ volontulas ie, ni donas sencon al nia vivo. Kaj kiam ni estos tre maljunaj, ni povas retrospekti kaj konkludi ke nia vivo havis sencon!

Ni havas je nia dispono 60, 70, 80 aŭ eble 90 aŭ 100 jarojn. Ni provu doni al ĝi kiel eble plej multe da enhavo kaj senco, por ke ni neniam bedaŭru kaj povu pace kaj kontente iri al la 'alimondo'.

16:49 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

Interparolo kun la koro:

Koro mia, mi volus vin demandi:

Diru, kio estas amo.

Du animoj kaj unu ideo, du koroj kaj unu pulso.

Diru: De kie venas la amo?

Ĝi venas kaj estas ĉi tie.

Kaj diru: Kiel la amo foriras?

Se ĝi foriris, do tio ne estis amo.

Kaj kio estas pura amo?

Estas tia, kiu forgesas je si.

Kaj kiam estas la amo plej profunda?

Kiam estas la plej silenta.

Diru, kiam estas la amo la plej riĉa?

La plej riĉa ĝi estas, kiam ĝi scipovas donadi.

Kaj kiel ĝi parolas?

La amo ne parolas, ĝi amas.

16:36 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

15-03-05

Rigardu la spegulon... kaj trovu la 7 erarojn.

Rigardu la spegulon... kaj trovu la 7 erarojn.

Erari estas homa afero, ni ĉiuj scias, sed multaj homoj tro rapide vidas alies erarojn kaj ne konscias pri la propra neperfekteco.

Pli bone estas fari ion riskante erari ol fari entute nenion, kiel ilustras ankaŭ la zamenhofa proverbo: "Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras."

Simple estas fakto ke ni povas lerni el niaj eraroj nur post kiam ili okazis, bedaŭrinde ne antaŭe. Do en ĉio tamen estas io bona: eĉ el malsukceso ni povas lerni.


Tiu ĉi slogano invitas ĉiujn pripensi pri siaj propraj mankoj, anstataŭ pri tiuj de aliaj.

La spegulo ja ne referas al la ekstera aspekto de homoj. Ve, tiom da homoj volas aspekti kiel supermodelo. Sed kia estus la mondo se ĉiuj aspektus same? Ni rapide enuus.

Korajn salutojn,

Movado sen Nomo.

12:21 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (3) |  Facebook |

Ne estu nur papilio en via familio

Ne estu nur papilio… en via familio

Kiel vi scias, papilio flirtas kaj iras kaj revenas laŭplaĉe, de floro al floro… kaj foje tute ne revenas - aŭ nur malofte.
Tiel okazas foje ankaŭ en familioj, tro multe eĉ! Junaj homoj estas ofte tro okupataj pro la laboro, la infanoj, kaj ne faras tempon por viziti la geavojn, geonklojn, … Kaj tiuj ĉi ofte ne volas ĝeni la 'junulojn', ne volas altrudi sin, kaj restas hejme, tamen iom tristaj pro la manko de kontakto.

Foje okazas familiaj kvereloj, kiuj daŭras longe, foje tiel longe ke oni eĉ ne plu memoras kiel komenciĝis la kvereloj. Tiaj kvereloj utilas al nenio, sed nur tristigas ĉiujn koncernatojn.

Kaj poste, longe poste, eble nur kiam la geavoj, geonkloj, ... jam forpasis, aperas sentoj de manko kaj bedaŭro, sed estas jam tro malfrue.

Zorgu ke ne finiĝos tiel!

Do kial ne foje alvoki kaj demandi kiel oni fartas? Kial ne pli ofte viziti aŭ telefoni viajn proksimulojn, parencojn, ...?

Tio povas fari bonon al ĉiuj!

11:59 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

27-10-04

Fajfi en la Pluvo

Pro kio
iuj homoj malkontentaj
sidas en la suno
kaj aliaj fajfas en la pluvo?

Pro kio
ekzistas homoj,
kiuj ĉiam vidas ion malĝustan
kiam ili malfermas la okulojn?

Tio estas
ĉar ili havas malĝustan opinion
pri la senco de la vivo kaj de la aåoj!

Ili bezonas Amon,
ne amon kiel io kio
havigas avantaĝojn al ni,
sed kiel esenca parto
de nia vivo kun aliuloj.

En kontakto kun Amo
la homoj ricevos
aliajn okulojn por la mondo
kaj en ĉiu mateno
novan koron.

(bazita je teksto de Phil Bosmans)



11:43 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

23-09-04

tiu chi forumo ekzistas speciale por vi!

karaj amikoj,
 
jam de la 20a de aprilo ekzistas tiu chi retejo, sed reagoj tre malmultas... por ne diri ke tute ne venas reagoj...
 
la forumo estas tie por vi, do bv. uzi ghin!
reagi vi chiam povas klakante la vorton 'reacties' sube de aparta mesagho.
 
se la e-poshtejo dekstre ne funkcias, bv. uzi jenan retadreson: 
   <lodchjo(che)yahoo.com>   
(anstatauigu (che) per la 'helika simbolo' @ por preventi spamadon)
 
amike via,
 
la MsN-teamo.

12:36 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |

20-08-04

Parablo: La kvar kandeloj

Kvar kandeloj brulis malrapide. Ilia etoso estis tiel milda ke oni povis audi ilin...

La unua kandelo diris, "Mi estas Paco, sed lastatempe, neniu volas gardi min."
La flamo de Paco malrapide farighis malgranda kaj estingighis komplete.

La dua kandelo diris, "Mi estas Kredo, sed lastatempe, oni ne plu bezonas min."
Tiam la flamo de Kredo malrapide farighis malgranda kaj estingighis komplete.

Triste, la tria kandelo parolis, "Mi estas Amo kaj mi ne plu havas forton por bruli pli.
Homoj metis min flanken kaj ne komprenas mian gravecon. Ili ech forgesas ami tiujn kiuj estas proksimaj al ili."
Kaj sen atendi plu, la flamo de Amo estingighis komplete.

Subite ... infano eniris la chambron kaj vidis ke la tri kandelojn ne plu brulas.
La infano ekploras, "Kial vi ne brulas? Vi devus bruli ghis la fino."

Tiam la kvara kandelo parolis ghentile al la eta infano; "Ne timu, mi estas Espero, kaj dum mi daure brulas, ni povas relumigi la aliajn kandelojn."
Kun brilantaj okuloj, la infano prenis la kandelon de Espero kaj lumigis la tri aliajn kandelojn.

Neniam lasu la flamon de Espero en via vivo estingighi. Per Espero, kiom ajn malbone shajnas esti aferoj, Paco, Kredo kaj Amo povas brili en niaj vivoj.

09:21 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

30-06-04

Slogano 2004-2

URGhE MALHASTU!
(Klaku la bildon por vidi ghin pli grande.)

Vershajne chiuj jam rimarkis ke dum la lastaj jardekoj, oni postulas pli kaj pli da rezultoj, oni devas labori pli rapide, pli haste, pli efike, chiam pli kaj pli.

Ironie, char kun la invento kaj enkonduko de la komputiloj, oni promesis al ni ke la komputiloj legherigus la laboron de la homoj. Oni promesis ke la komputiloj servos al la homoj. Reale, ni havas la impreson ke lastatempe la malo okazas: ke la homoj servas al la komputiloj.

Despli grave estas foje ripozi, regule malstrechighi, certe kiam vi laboras per komputilo, regule strechi la gambojn, shanghi pozicion.

Konata rakonto parolas pri Zen-mastro kiu plenigas la tason de nova lernanto per teo. Sed ech dum la taso estas plena, la saghulo daurigas vershi. La lernanto atentigas sian majstron pri tio. La majstro ridetas kaj chesas vershi. Li diras: "Vi estas kiel tiu chi taso de teo. Vi estas tiel plena, ke ne plu estas loko por pli."

Tiel estas kun la kapo post 2-hora intensa laboro: ghi plenighas kaj oni eraremas. Mallonga pauzo permesas al la cerbo iomete ordigi la ricevitajn implusojn kaj fari lokon por novaj. Same pri tagoj: post 2 tagoj da laboro, iom da malstrechigho gravas. Ech 10-minuta promeno en parko - nenio pli trankviligas ol la naturo au la maro – povas fari miraklojn. Same kiel bona dormo. Poste, la laboro povas esti alfrontata pli energie ol antaue.

Korajn salutojn de Movado sen Nomo.


17:03 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

25-06-04

Panik-atakoj

Mi ne rakontos fantaziaĵon sed io kio povas okazi en homa vivi kaj dominis  mian vivon dum 17 jaroj … Io kion oni neniam povas antaŭvidi.
Feliĉe ….
Mi apenaŭ estis 21-jara kiam por mi la mondo ŝanĝiĝis en malican planedon, kie mankas spaco por sekureco … Ĉiam kaj ĉie ….
Kaj sekurecon mi neniam antaŭe konis, sed tamen ankoraŭ restis mi…mi kiu provis bridi mian vivon …
Kiel eble plej bone … mi ja neniam spertis sekuran neston.
Emociaj kaj psikaj aferoj estis rigoraj tabuoj en mia hejma situacio.
Pro bagateloj oni ricevis la epiteton freneza.

(Pro la longeco de la teksto, ni ne afiŝas ĝin komplete tie ĉi.
Klaku ĉi tie por legi plu.: http://users.skynet.be/fa582651/panikatakoj.htm") 

12:53 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

04-05-04

Slogano 2004 - 1

Por harmonii kun aliaj, necesas unue harmonii kun si mem
(klaku la foton por grandigi ghin)

Iuj kredas ke ili estas la centro de la universo, kiu pivotas chirkau ili. Sed tiu, kiu malakceptas ke li estas parto de komunumo, iam spertos chagrenon kaj amaran malrichon. Kaj homo estas sensignifa kiam lia koro malplenas.

Necesas unue rekoni siajn plej profundajn proprajn bezonojn kaj permesi ke ili disvolvighu. Tro ofte oni forpushas ilin. Oni trovu la vojon al sia propra fonto, kiu ekzistas en chiu homa koro. Tio estas la unua pasho al la aliaj. Chiu ajn kresku al sia destino. Oni malkovru sin mem kaj akceptu sin. Nur kiam manifestighas eksteren tiuj plej profundaj bezonoj kaj deziroj, nur tiam oni akiras vizaghon de homo. La subkonscia malamo fordrivas. Rankoro kaj frustracioj forfandighas kaj venghemo malaperas. Tiam homo ja povas akcepti la aliajn tiaj, kiaj ili estas. Homo ja estas nur homo.

Ne blindighu pro belaj vortaj, prestighajhoj, titoloj au socia stando malantau kio multaj homoj kashas sin. La vera homo difinighas per lia interno. Tie trovighas liaj veraj richo kaj forto.

Chiu scias ke li, profunde en si povas audi vochon kiu alparolas lin en klara, simpla lingvo. Sed multaj silentigas ghin, char ghi estas postulema kaj senkompromisema. Ni ofte timas tiun chi fonton de sagheco. La socio kaj nia racio komplicas por surdigi nin por tiu vocho. Oni respekteme kovu tiun trezoron. Necesas kuragho por auskulti ghin kaj konservi harmonion inter la vocho profunde en ni kaj nia efektiva vivo.
Plej gravas en la vivo, se oni malkontentas pri la homoj chirkau si, pri la socio, por mem ekvivi alimaniere.


16:13 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

20-04-04

Bonveniga mesagho

Bonvenon al chiuj kiuj interesighas pri Movado sen Nomo. Ni esperas elkore ke per tiu chi hejmpagho, ni povos estigi interagon inter la membroj kaj ech ne-membroj, char ni ne subtenas ajnan diskriminacion.
 
Sentu vin libera lasi mesaghojn, komentojn, anoncojn por tiu chi forumo.
 
Kore,
 
la teamo de Movado-sen-Nomo.

14:18 Gepost door Sistemprizorganto | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |